×

Vi använder kakor för att göra LingQ bättre. Genom att besöka sajten, godkänner du vår cookie-policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Virinoj en muziko (42)

Virinoj en muziko (42)

Sophie Elisabeth von Mecklenburg (1613–1676) germana poetino, komponistino kaj dramistino, naskiĝis kiel princino ĉe la kortego de Güstrow, aktiva kultura centro en norda Germanio. Ŝi lasis distingan markon en la kuro de la germana baroka muziko.

Ŝi komencis studi muzikon ĉe la kortego de sia patro, la duko Johano Alberto la II-a de Meklenburgo de la Distrikto Güstrow, kie laboris orkestro konata pro la partopreno de bonegaj anglaj muzikistoj, kiel la komponisto kaj virtuozo de la aldviolono William Brade. Kiam la Tridekjara Milito minacis la kortegon en 1628, ŝi transloĝiĝis al la kortego de Kassel, kiu ankaŭ havis fortan muzikan tradicion. Tie, je la aĝo de 22, ŝi fariĝis la tria edzino de la duko August la II de Braunschweig-Lüneburg, erudiciulo, fondinto de la biblioteko Wolfenbüttel. Ŝi iĝis dukino kaj duonpatrino de liaj multaj infanoj.

Ŝia nobla rango kaj multflanka talento donis al ŝi aliron al la ĉefaj centroj de la germana kultura vivo, precipe en muziko al pluraj el la plej eminentaj komponistoj kaj interpretistoj de la XVII-a jarcento.

Sophie estis altedukita, ambicia kaj efika entreprenisto, fervora mecenato de artoj, kaj serioza komponistino; ŝi sukcese trapasis multajn malfacilaĵojn administrante kaj subtenante la muzikan vivon ĉe la kortego de sia edzo kun forta sento de realo kaj iniciato. Pro transloĝiĝoj, Sophie Elisabeth estis komisiita du foje organizi la kortegan orkestron. Aldone, ŝi ludis gravan rolon en establi bonegajn kortegajn distrojn, inkluzive maskeradojn, teatraĵojn kaj baletojn, por kiuj ŝi foje verkis libretojn kaj muzikon. Tiaj aktivaĵoj fariĝis ĉiujara tradicio en la kortego.

Sophie Elisabeth kelkfoje laboris proksime kun Heinrich Schütz, unu el la plej gravaj komponistoj de la XVII-a jarcento. Komence li estis ŝia muzika konsilisto kaj poste ŝi kunlaboris kun li pri arioj de lia ‘Nova teatra prezento de María Magdalena' (Theatralische neue Vorstellung von der Maria Magdalena). Heinrich Schútz diris pri Sophie Elisabeth: ŝi estas "escepte talenta princino, precipe pro ŝia alvokiĝo kaj pasio al muziko”. Ŝi komponis plurajn religiemajn himnomelodiojn kaj ariojn, same kiel kvar ‘kantludojn' (Singspiele), inter aliaj verkoj. Bedaŭrinde la plej granda parto de ŝia laboro estas perdita aŭ tre malfacile alirebla.

Sophie Elisabeth verkis ‘Paca venko' (Friedens Sieg) (1642), pluraj dialogoj kun muziko por kvar blankaj voĉoj, kiu reprezentas la hororojn de milito: malsaton, malriĉecon, maljustecon kaj morton. Ĉi tiuj komponaĵoj konsistigas la kernon de la produktado de Sophie Elisabeth. Ili estas unu el la plej malnovaj germanaj muzikaj teatraĵoj.

En 1650 ŝi muzikigis siajn proprajn tekstojn okaze de la naskiĝtago de la duko Aŭgusto. Por tiu okazo ŝi komponis simfonion kaj anĝelan koruson. Ĉi tiu anĝela koruso estis por kvin voĉoj: du sopranoj, kontralto kaj tenoro (kiuj povas esti prezentitaj de virinaj voĉoj, kondiĉe ke iuj el la kantistinoj, povu atingi la noton re). Elstaras ankaŭ, ŝia scio pri la franca orkestra praktiko, kiel montras ŝia instrumentado por du sopranaj kordoj, du aldviolonoj en kontralta klefo, kaj kontinuo.

Iuj el ŝiaj verkoj estis publikigitaj en 1651 kaj 1667. Oni kredas, ke tiu presita en 1651, ‘Evangelia vitejo' (Vinetum evangelicum), estis la unua muziko eldonita de virino en Germanio. En 1652, ŝi kompletigis romanon, ‘La rakonto de Dorinde', surbaze de franca kortega literaturo. Plie Sophie esprimis siajn religiajn opiniojn per preĝoj kaj diversaj spiritaj traktatoj, kiujn ŝi verkis.

Du el ŝiaj dramaj verkoj postvivas: la jam nomita ‘Paca venko' kaj ‘Reprezento de ĝojo'' (Glückwünschende Freudensdarstellung) (1652). Ŝi sponsoris barokajn artistojn, tial ŝi fariĝis konata kiel la "Junono de Braunschweig-Lüneburg”, honore al la diino de la roma mitologio.

Virinoj en muziko (42) Women in music (42) Les femmes dans la musique (42) Mulheres na música (42)